Movada vidpunkto

Eva & Julia & Johannes

La frata projekto de kern.punkto kovras temojn el la Esperanta movado, ĉefe el Esperanto kongresoj

  • 1 hour 5 minutes
    MvP028 La Esperanto stacio en Halbe
    Halbe estas vilaĝo ĉe la fervojo inter Berlino kaj Cottbus. Ĝia stacidomo ne plu servis kiel stacidomo kaj la fervoja kompanio vendis ĝin. Aĉetis ĝin nia ĉi-epizoda gasto, kiu kun granda vervo, profesia laboro kaj helpo de Esperantistoj donis al ĝi novan uzon. Nuntempe ĝi servas kiel kongresejo, kunlaborejo, kultureventejo por Esperantaj kaj ne-Esperantaj aktivaĵoj. Pro la nova vivo en la stacidomo ankaŭ la antaŭe nevigla ĉirkaŭaĵo de la stacidomo denove ekprosperis. Ni parolis kun nia gasto pri la tuta evoluo kaj estontaj planoj.
    6 January 2025, 12:00 pm
  • 1 hour 14 minutes
    MvP027 Vinilkosmo
    Verŝajne estas malmultaj Esperantistoj kiuj ne konas Vinilkosmon, la plej gravan eldonejon por Esprerantlingva muziko. Flo Martorell estas ĝia fondinto ek dumjardeka estro. Ni parolas pri la historio de Vinilkosmo, pri la muzikindustrio ĝenerale kaj la Esperantlingva muziko speciale.
    15 August 2024, 8:00 pm
  • 1 hour 23 minutes
    MvP026 Esperantaj krimromanoj
    Nia gasto ĉi-epizoda studis la esperantlingvajn krimromanojn. Ni ricevas de ŝi superrigardon kaj komparon kun nacilingvaj krimromanoj.
    15 May 2024, 9:08 pm
  • 1 hour 54 minutes
    MvP025 Universala Kongreso 108
    Ni resumas kun estrarano de UEA la 108an Universalan kongreson en Torino kaj antaŭrigardas la sekvan UKn en Tanzanio.
    11 August 2023, 7:58 am
  • 59 minutes 49 seconds
    MvP024 Lingvolernado
    Ĉu vere lingvoinstruado en bazlerneja aĝo estas tiom taŭga, kiel oni ofte aŭdas? Kiel kaj en kiaj kondiĉoj infanoj kapablas tiom rapide perfekte lerni lingvojn? Ĉu simple sufiĉas ekinstrui en tre frua aĝo? Ni parolas pri tio kun lingvoinstruistino Zsófia Kóródy.
    9 November 2021, 9:07 pm
  • 1 hour 18 minutes
    MvP023 UEA estraro
    Dum la UK 2019 en Lahti elektiĝis nova estraro de UEA. Ni parolas kun du estraranoj interalie pri novaj ideoj, tradicioj kaj la financoj de UEA.
    8 December 2019, 11:09 am
  • 1 hour 4 minutes
    MvP022 uea.facila
    Verkistoj ofte uzas tro malfacilan lingvaĵon kaj tiel fortimigas multajn eblajn legantojn. Tio speciale, sed ne nur validas por la Esperanto-medio, en kiu multaj el tiuj eblaj legantoj estas komcantoj aŭ komencintoj. La nova retejo uea.faci.a celas disponebligi tekstojn en facila lingvo kaj en skriba kaj en voĉlegata formo. Ni parolas kun la iniciatinto de tiu retejo.
    20 October 2019, 7:43 pm
  • MvP021 UK 105 en Montrealo
    Dum la UK104 ni parolas kun LKKanoj de la UK105 en Montrealo. Kiel statas la preparoj — Kia estos la kongresejo — Kiel vojaĝi al Montrealo — Kian klimaton kaj kian naturon oni atendu.
    2 September 2019, 6:59 pm
  • 1 hour 17 minutes
    MvP020 Esperanto Urbo Herzberg
    Multaj Esperantistoj jam aŭdis pri la Esperanto Urbo Herzberg am Harz. Ni parolas kun du ĉefaj reprezentantoj de ĝi. Pro persistema laboro Esperanto fariĝis identecdifina afero por urbo meze de Germanio en la koro de Eŭropo. Kiel tio okazis, kaj kion tio signifas por la ĉiutaga vivo en la urbo. Kiel Esperantistoj povas viziti la urbon ĉu por unu tago ĉu por kelkmonata volontula laboro. Ĉu eĉ estas konsiderinde translokiĝi tien?
    7 July 2019, 1:59 pm
  • 1 hour 10 minutes
    MvP019 Biologia terminaro
    Ofte Esperantistoj volas uzi Esperanton por siaj ŝatokupoj foje tre specialaj kaj altnivelaj. Ĉiuj, kiuj tion provas konas la problemon pri terminologio. Ni tradiskutas tion kun nia gasto, konata de la podkasto "Varsovia Vento", kiu ankaŭ okupiĝas pasie pri teminologie malfacila temo: botaniko
    11 June 2019, 7:34 pm
  • 54 minutes 10 seconds
    MvP018 Esperanto kaj scienco
    Dum la Konferenco pri la apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko ni parolis kun du spertaj Esperantistoj, kiuj okupiĝas dum multaj jaroj pri Esperanto kaj scienco. Kio estas la rilato inter Esperanto kaj scienco. Ĉu esperanto estas taŭga lingvo por scienco? Kion la Esperanto-movado faru por plivalorigi Esperanton por aplikado en scienco.
    17 December 2018, 9:47 pm
  • More Episodes? Get the App
© MoonFM 2025. All rights reserved.