Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.
En la 1375-a E_elsendo el la 30.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ nian redakcian felietonon ni dediĉas al la amata edzino de la reĝo Johano la 3-a Sobieski, reĝino Marysieńka, familie Marie Casimire Louise de La Grange d’Arquien. Hodiaŭ pasas ŝia 309-a mortodatreveno.
• En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri eksterlandaj ekspoziciplanoj de la Nacia Muzeo en Krakovo; pri restarigo de la Itala Pavilono en Branicki-parko en Bjalistoko.
• En la E-komunumaj planoj ni informas pri la Esperantologia konferenco en la 110-a UK en Brno (proponoj ĝis 30.04.25 al ek47 @ interlingvistiko.net); pri pliaj sciencaj eventoj dum la UK, en BET kaj en Itala E-kongreso. Detalojn pri limdatoj por tiuj eventoj enhavas la 1206-a numero de GK de UEA.
• Muzike ni regalas vin/nin per la fragmento de la kanzono „Mi renaskiĝas” el jutubo. La akompana al la programanonco interreta foto prezentas Marysieńka kun Johano Sobieski.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1374-a E_elsendo el la 25.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la literatura segmento ni prezentas rakonton „Plenkreskuloj kaj infanoj en Oświęcim” de Zofia Nałkowska el ŝia rakontaro „Medalionoj” en la traduko de Tadeusz Hodakowski. La aŭtorino partoprenis postmilte laborojn de la Internacia Komisiono por la Esplorado de Hitleranaj Krimoj.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri Oraj Medaloj de la usona Kongreso al 60 dilpomatoj, kiuj savis judojn dum holokaŭsto, i.a. al kvin polaj diplomatoj; pri la rezultoj de la 31-a Festivalo de la Kristnaskaj kaj Paŝtistaj Kantoj finiĝinta lastdimanĉe en Będzin.
• En la scienca rubriko ni referencas al usonaj/ĉinaj esploroj rilate al avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la Artefarita Intelekto en la scienca mondo.
• Antaŭtage de la Tago de Memoro, la 80-a datreveno de la liberigo de Auschwitz-koncentrejo ni prezentas la rilatan Gazetaran Komunikon de UEA.
• La programanoncon akompanas interreta foto omaĝanta la postmortan distingon por pola diplomato, Aleksander Ładoś per la Ora Medalo de la Usona Kongreso pro la savado de judoj dum holokaŭsto.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1373-a E_elsendo el la 20.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ĉerpante el nia arkivo ni invitas konatiĝi kun plia vizitinda loko en Pollando, Chełmno en la norda parto de la lando. Hodiaŭ ĝi estas difinata kiel la urbo de enamiĝintoj pro la konservata en iu el ĝiaj preĝejoj relikvo de s-ta Valenteno, sed tio estas la plej nova tradicio. Ni referencas al ĝia historia periodo;
• La kulturkronikaj informoj rilatas al sukceso de Kalwaria Zebrzydowska, kiun en 2024 vizitis pli da personoj ol en la antaŭpanemia periodo; al historia vidindaĵo de januaro 2025 publike prezentata en la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko; al surpriza malkovro de nekonataj pentraĵoj en la abatejo en Tyniec apud Krakovo;
• En la E-komunumaj informoj ni sciigas pri la proksimiĝantaj limdatoj por proponi siajn IKU-prelegojn kadre de la nunjara UK en Brno (GK N-ro 1206 (2025-01-18), por kandidatiĝi kiel Komitatano B de UEA (GK N-ro 1204 (2025-01-04). Ni informas krome pri la konkurso de Itala Esperanto Federacio omaĝanta la figuron de Gianfranco Molle por originala E-kanzono;
• Muzike ni proponas fragmenton de la kanzono „Harmonio de vivo” produktita de AI. Ni aŭdas ankaŭ fragmenton de la blusa kanto de Gianfranco Molle por la teksto de Ludoviko Zamenhof „La Espero”. La programinformon akompanas interreta foto prezentanta la renesancan urbodomon de Chełmno;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1372-a E_elsendo el la 15.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ kun nia antaŭmikrofona gasto, Rico Giacometto ni rerigardas al lia poststuda estado en Varsovio, sed unuavice ni koncentriĝas pri lia finlaboraĵo farita dum la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Ĝi aperis lastatempe en edukado.net en la rubriko diplomlaboraĵoj – Dedistanca edukado en Esperanto: la programo Ekparolu!
• La menciitaj en la interparolo retaj kursoj en Londona E-klubo en januaro denove startas: https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto-courses.html.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri nova funkcio de la eksa pola ĉefministro en la EU kiel prezidanto de EKR; pri la raporto de Monda Ekonomia Forumo – WEF dediĉita al enlaborigiteco kaj AI; pri la parolstato de la pola lingvo en la monda skalo.
• En la scienca rubriko ni informas pri profesia distingo ASHA Fellow por la pola logopediistino, prof. Katarzyna Węsierska.
• Muzike akompanas nin pola kanzono en E-vesto, kiun kantas Jadwiga Dzięgielewska kaj ni citas el la konata kanto de JoMo „Lernu nun” el la KD eldonita de Vinilkosmo. La programanoncon akompanas interreta foto de iuj profesoroj kaj prelegantoj dum la solenaĵo finanta la lastan studojaron pri interlingvistiko en Poznano.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1371-a E_elsendo el la 10.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Unu el la gravaj eventoj de la 2025-a jaro en Pollando estas la miljara datreveno de la kronceremonio de la unua pola reĝo, Bolesław Chrobry. Kiu li estis? Tion ni proksimigas en nia felietono kaj samtempe ni informas pri planataj eventoj ligitaj kun ĉi tiu datreveno en kulturkroniko.
• La kulturkronikaj informoj rilatas ankaŭ al la komenciĝontaj en la ĵusaj tagoj detektaj esploroj pri la surrokaj desegnaĵoj de neolitikaj ministoj en la loko Krzemionki; al la retrovitaj sepultaj kronoj de polaj reĝoj en la vilna katedralo.
• La E-komunumaj informoj rilatas al la unua laŭreato de la premio Grégoire Martens, kiu fariĝis Stela Besenyei-Merger. En jutuba UEA-kanalo intervjas ŝin Mark Fettes: https://www.youtube.com/watch?v=eFkDDKazilU. Ni informs pri la prokrastita ĝis 15.01.2025 unua favorpreza aliĝperiodo al la nunjara hispana E-Kongreso: https://kongreso.esperanto.es/.
• Muzike akompanas nin Martin kaj la Talpoj per fragmento de la kanzono „Tempo” el la albumo Vestiĝoj, bita albumeto kunproduktita kun Vinilkosmo. Kaj Tiel Plu ankaŭ en fragmento prezentas sian kanton „Turto havas naŭ plumetojn” el la CD „Surplacen venu vi”.
La programinformon akompanas interreta poŝtkarta foto laŭ pentraĵo de Jan Matejko pri la unua reĝo de Pollando, Bolesław Chrobry.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1370-a E_elsendo el la 05.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
Feliĉan, Sukcesplenan kaj Prosperan 2025 !!!!
• Nian unuan en la Nova Jaro elsendon komence plenigas informoj pri iuj gravaj eventoj en la mondo kaj en Pollando 2025. Ni informas pri la papa mesaĝo por la Monda Tago de Paco; pri tio, kion timas poloj sojle de 2025 kaj pri iliaj opinioj; pri tradiciaj Epifaniaj paradoj 2025 en Pollando kaj en la mondo.
• En scienca bulteno ni informas pri la Internacia Jaro de Kvantuma Scienco kaj Teknologio proklamita de la Unuiĝintaj Nacioj; pri la distingo de nia redakcia kolego Tomasz Miller en la plebiscito por la Populariganto de la Scienco 2024 en la kategorio „Sciencisto”.
• Ni dankeme citas el la unuaj mesĝoj de niaj aŭskultantoj venintaj jam jarkomence. Fine ni prezentas specialan intervjuon por la elsendo, kiun nia aŭkultanto Boguslaw (Esu Peranto) Ubik-Perski el Germanio faris kun sia AI-asistantino, Aida.
• Muzike akompanas nin fragmente la kanto “Novjaro” de Martin kaj la Talpoj, pola kristnaska kanto pri Tri Reĝoj celantaj Bet Leĥemon, kiun kantas Anna Osmakowicz kaj kanto de SunoAI por la vortoj de Erika Godó „Novjaro estas nova espero”.
• La programanoncon akompanas interreta foto bildiganta unu el la Epifaniaj paradoj en Pollando ĉe la startoloko apud la varsovia Kopernik-monumento.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1369-a E_elsendo el la 30.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ni proponas konatiĝi kun interesa kaj koninda loko en la sudokcidenta Pollando, Świeradów Zdrój.
• En la kulturkoniko ni informas pri tri ekspozicioj: „Kisling. La brilo de Montparnaso” en Varsovio; pri ekspozicio dediĉita al Andrzej Wajda en Tokio kaj pri laŭvica ekspozicio dediĉita al samurajoj, ĉi-foje en Bydgoszcz.
• La E-komunumaj informoj rilatas al tre sukcesa Lingva Festivalo en Moskvo komence de decembro; al informo el la listo uea-membroj pri ĉesigo de la ŝtataj ekzamenoj pri Esperanto en Hungario.
• Muzike aŭdiĝas per eta fragmento la rusa E-kanto „Ni renkontiĝos”. „Ĉiam kun vi” el la jutuba kanalo Zenmuzik estas plia kanzono kreita de AI, kiun ni prezentas fragmente. Fine aŭdiĝas „Kanto por la Nova Jaro” de André el Kopenhago el suno.com. La programinformon akompanas interreta foto bildiganta la naturon ĉirkaŭ Świeradów Zdrój.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1368-a E_elsendo el la 25_26.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nia tuta elsendo pasas en la festa, Kristnaska agordo. Ni informas pri la nunjara konkurso por la Kristnaskaj Kripetoj en Krakovo kaj ĝiaj rezultoj; pri Kristnaskaj Kripetoj el la krakova muzeo rigardeblaj en ekspozicio organizita en la sveda kastelo Kalmar; pri ekspozicio de Kristnaskaj Kripetoj en Vatikano, inter kiuj tri venis el Pollando.
• De semajnoj urbojn, vilaĝojn, urboplacojn, komercajn centrojn ornamas kristnaskaj arboj kaj aliaj porokazaj dekoraĵoj. Laŭ la portalo timeout.com la plej bela Kristnaska Arbo 2024 troviĝas en la…. pola Krakovo. Pri tio ni informas sekve.
• Ĉe la redakcia Kristnaska Arbo ni renkontiĝas kun Gabi Skonieczna por paroli pri libroj, ne nur tiuj el la Biblioteko Hodler, ankaŭ pri ŝiaj legoŝatoj kaj kutimoj.
• Muzike ornamas nin kristnaskaj kantoj en la E-plenumo. Kantas Kaŝi „Kristnaskan kanton de esperantistoj”, kiu gajnis la unuan lokon en la lasta kantoparado. Kantas Kajto kaj internacia koruso. La elsendon finas la kristnaska kanto el Ĉeĥio, kie venontjare okazos nia Universala Kongreso de Esperanto. La programanoncon akompanas interreta foto pri la nunjaraj kristnaskaj kripetoj premiitaj en la tradicia konkurso de Krakovo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1367-a E_elsendo el la 20.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• En nia norda hemisfero komenciĝas astronomia vintro kaj tio estas bona okazo por memorigi iujn el sciencistinoj-astronomoj en la pola historio. Tiel ni memorigas mallonge Elżbieta Koopman, la edzinon de Jan Heweliusz, kiu kune kun li faris iujn el la astronomiaj observadoj. Ni memorigas Maria Kunic el Świeradów, kiu akiris la epiteton „Silezia Hypatia” kaj fine ni donas la atenton al Wilhelmina Iwanowska, kiu i.a. difinis novan distancoskalon en la Universo.
• La kulturkronikaj informoj rilatas al la prezentata en Luvro pentraĵo de Jan Matejko pri la kortega blagulo Stańczyk; al Olga Boznańska kiel unu el la patronoj de 2025; al porokazaj ekspozicioj en la krakova Manggha-muzeo lige kun ĝia 30-jariĝo.
• La E-komunuma informo rilatas al la BET-2025 en Litovio. La unua favorpreza aliĝkotizo finiĝas la 31-an de decembro: https://mallonge.net/bet59.
• Muzike akompanas nin la kanzono „Vintro melankolio” de Erika Godó – teksto, muziko kaj kanto de Suno AI. La programinformon apudas foto rilatanta al la jubileo de Manggha-muzeo kaj tri porokazaj ekspozicioj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1366-a E_elsendo el la 15.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la 165-a naskiĝdatreveno de la kreinto de Esperanto, d-ro Ludoviko Zamenhof la komenca parto de la elsendo estas dediĉita al iuj el inter dekoj da, se ne centoj da, prokazaj eventoj kaj aranĝoj. La 15-an de decembro de jardekoj nia komunumo solenas kiel Tagon de E-libro. Kaj lige kun tio ni informas pri la rezultoj de la 14-a literatura konkurso „Aventuro de mia vivo” organizata de Bjalistoko. Ni informas pri la nunjara Esperantisto de la Jaro, kiu – en plebiscito de „La Ondo de Esperanto” estis elektita Eszter (Stela) Besenyei-Merger. Ni informas pri la 23-jariĝo de edukado.net, kaj prezentas la nomojn de la nunjaraj elektitoj al ĝia Panteono. Ni memorigas pri la dutaga Konferenco de la Akademio komenciĝonta lunde.
• En la daŭro de nia elsendo aŭdiĝas aktualaĵoj: pri okazonta en 2027 en Varsovio Internacia Astronaŭtika Kongreso; pri daŭranta en Krakovo interesa ekspozicio pri la unuaj studentinoj de la Jagelona Universitato.
• Nia antaŭmikrofona gasto estas d-ro Maciej Jaskot, kiu dividas la ideojn pri sia prelego prezentita dum la decembra konferenco de ekspertoj pri la instruado de la hispana lingvo rilatanta al aŭdokompetentoj de studentoj/antoj.
• Fine ni memorigas pri la finiĝanta hodiaŭ unua favorpreza aliĝkotizo al la 110-a UK en Brno kaj informas pri la aperinta filmdokumento pri la aŭgusta UK en Aruŝo, pri la aperinta hodiaŭ rete januara numero de „Esperanto”. Muzike ni prezentas la plenan version de la kanto „D-ro Zamenhof” en la plenumo de Nikolin’ kaj citas el alia kanto omaĝe al la lingvokreinto.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Your feedback is valuable to us. Should you encounter any bugs, glitches, lack of functionality or other problems, please email us on [email protected] or join Moon.FM Telegram Group where you can talk directly to the dev team who are happy to answer any queries.